Wednesday, December 26, 2007

Esperante ion... aux nenion

Mi devas ion diri, sed mi ne scias, kion kaj kiel. Pri tio, pri kio mi pensas, kion mi sentas. Mi ne scias, kio de cxio tio estas bona kaj gxusta... kiel mi devus agi, kion deziri. Cxu mi povas kredi en io, kio estas tiel nova kaj nekonata? Se cxio restas, kiel estas, mi scias, ke cxio estas bone. Se mi tion iel sxangxas, cxio povos disfali. Sed povas esti ke se mi nenion faras, mi perdas sxancon por io bela kaj grava. Mi scias, ke estus plej bone, ke mi ne farus iujn decidojn antaux reveturado al Tartu. Antaux mi almenaux povus kompari miajn sentojn en reala vivo. Povas esti ke tiam estas jam tro malfrue. Sed tiam mi scios, ke estis bone, ke mi ne prenis tiun riskon. Kion mi nun havas, estas tiel bona, ke mi ne povas gxin perdi. Certe ne pro io tiel svaga. Pro io, pri kio mi scias nur, ke gxi signifas ion sur la nivelo de animo. Tio povas esti io ajn... io, kion mi povos kunligi kun mia vivo tiel, ke nenio kaj neniu devos suferi. Jes, miaj pensoj estas ridindaj... mi scias, kio estus gxusta. Mi simple... ne scias, cxu miaj sentoj estas en la gxusta direkto.

Versxajne neniu de legantoj de tiu cxi blogo komprenas, pri kio mi cxi tie parolis. Nu jes, versxajne ecx se ili komprenus la lingvon. Mi deziris sxancon min esprimi pli libere, pli sincere. Ion diri, kvankam silenco estus pli bone. Mi estas tiel plena de io, ke gxi superfluas en vortoj. Sed mi timas, ke ecx en tiu stranga kaj nedirekta formo mi parolis tro multe. Tro multe, kvankam neniu komprenus. Preskaux neniu.

Suficxe. Nenion plu.

No comments: